Karnavalo歌詞

添加日期:2023-12-23 時長:04分06秒 歌手:Vojaĝo

作詞 : Jean-Claude Patalano
作曲 : Jean-Claude Patalano
2. Karnavalo
Teksto kaj muziko : Jean-Claude Patalano
Ĉi-nokte en la tuta urbo estos mondumo,
en la stratoj riĉaj, malriĉaj, ĉiuj homoj dancos.
Ili ebriiĝos de muziko kaj de lumo,
ili dum unu nokto, la mizeron forgesos.
La festo estis pretigita kun granda frenezeco
por la ĝojo de unu tago, unu nokton da libereco.
La varmo fariĝos pli peza, la hastema tempo haltos.
Ĉiuj aplaŭdos kiam la ĉaroj eniros la stratojn.
Vidante la kohorton la publiko ĝojiĝos,
la laŭta kaj brula muziko transformos la dancistojn.
Kaj la ritmo fariĝos magio kontraŭ la malriĉeco.
Kaj la vivo fariĝos forgeso, brulvundo de ebrieco.
La korpoj nudaj baldaŭ faros la dancon de la amo,
senkulpaj gestoj, dancoj kaj kisoj por forpeli la vulturojn.
La festo povus bruligi ĉion en sia flamo,
ne gravas se la ĉielo donas bonajn aŭgurojn.
Tial ke, eĉ en lokoj kie ne ŝvebas brazilaj varmoj,
sur la Tero dancas la homoj por ke ne plu fluu la larmoj.
更多>

喜歡【Vojaĝo】您也可能喜歡TA們的歌詞…

更多>

最新歌詞